s4tei4M6-
Bulteno de Ateista Tutmonda Esperanto Organizo
http:^www.iespaiia.es/ateismo/a5.1itm
La celoj de ATEO
1 Kunligi esperantistajn ateistojn kaj liberpensulojn.
2 Disvastigi Esperanton inter ateistoj.
3 Defendi propran egalrajtecon kaj kontraŭi trudadon de religio
en neŭtralajn Esperanto-grupojn.
4 Instigi ĉe neŭtralaj Esperanto-grupoj, ke oni egale varbu por
Esperanto ĉe nereligiaj grupoj se oni varbas ĉe religiaj grupoj.
5 Akceli racian pensmanieron en Esperantujo kaj pri
Esperanto mem kaj strebi altigi la intelektan kaj
kulturan nivelon de Esperantujo.
6 Libere diskuti kaj analizi ateismajn movadojn, politikojn,
kaj filozofiojn kaj ĉiajn rilatajn sociajn problemojn.
7 Malkateni la mensojn!
ATEO viglas: jen samideanoj en la Sveda Kongreso.
N° 5-a (de la nova epoko) Junio 2004
Julio
2004
CVortoj de I' Prezidantgl>
Karaj samideanoj,
Mi ne ŝatas uzi la ĉi-supran vorton, por
skribi ĝenerale al esperantistoj, sedmi tre ŝatas
uzi ĝin, kiam mi alparolas vin; samideaneco
prenas sian veran sencon, kiam ni parolas inter
ni, ateistoj -eĉ se sufiĉe varias niaj precizaj
konceptoj pri ateismo.
En la nuna mondo, tre gravas, ke ni diskonigu
niajn ideojn, for de la dogmoj, for de la
menskatenoj, for de ĉiuspecaj terorismoj kaj
fundamentalismoj, for de la religiaj premoj kaj
netoleremo.
Mi nepre deziras, ke pluvivu kaj pli aktiviĝu
ATEO. Bedaŭrinde pro granda okupiteco
profesia kaj movada (mi nun estas redaktoro
de „Le Monde de TEsperanto“, franc-espe-
ranta magazino), mi ne povis zorgi pri pli da
aktivigo de nia asocio. Ĵus forlasinte la
profesian laboron, espereble mi trovos iom pli
da tempo por ATEO. Mi atendas de vi ideojn
kaj helpon por aktivigi la asocion. Ekzemple,
la redaktoro certe ĝojus ricevi interesajn
artikolojn de vi por nutri nian bultenon, kaj
stimuli la pripensadon kaj diskutadon.
Alproksimiĝas la UK en Pekino, kaj ni havos
dum tiu kongreso la nun tradiciiĝantajn
programerojn: du kunvenojn, unu administra, la
alia estos diskutforumo pri ateismo en Azio kaj
tute aparte en Ĉinio. Ankaŭ ni havos budon en
la kongresejo, dum ĉ. 2 horoj en la tago de fakaj
asocioj.
Kiel estas nuntempe pri ateismo en Ĉinio ?
En diversaj regionoj de la mondo, renaskiĝas
religiaj sentoj, revigliĝas la partopreno en la
religiaj movadoj. Ĉu same en Ĉinio ? Ĉu la eduka
sistemo forbalais ĉiujn religiajn spurojn, aŭ ĉu
la homoj kontraste al senreligia eduko turniĝas
denove al diversaj tradiciaj kredoj, kiuj pli
kontentigas ilian spiriton ? Mi esperas, ke multaj
ĉinaj amikoj partoprenos en la forumo, kaj
klarigos sian opinion pri tiu temo.
Gis baldaŭ en Pekino, ateisme via,
(^icutde
fflovtas bieiklanto
Mi devas bedaŭre informi pri morto de Kieg
Eichholtz, tre libera kaj simpatia homo kiun
mi konis en 2002, semajnojn antaŭ ol la UK.
Li kun amikino Ivana, ambaŭ nederlandanoj,
venis al mia urbo, Campinas, biciklante el San
Paŭlo ĉefurbo, por iri al la malproksima urbo
Foz do Iguagŭ. Mi filmis tion, kaj estas eta
filmo kiun mi disvendas kaj disdonas kiel in-
teresa por esperantistoj kaj ne esperantistoj.
Mi kredas ke ili partoprenis la IJK de TEJO
en urbo Pato Branco (Anaso Blanka).
Mi revidis ilin dum la UK en Fortaleza, kaj
tiuj el vi kiuj partoprenis tiun UK-on eble
memoras pri la biciklista paro, ĉiam vestitaj
pretaj por bicikli.
Ivanan, ni renkontis dum la kunsido de
ATEO. Kieg (prononcas «Kirh» laŭ mia sona
rekono) ne partoprenis, sed mi elkovris li esti
vera ateisto kiam post la fermo de la UK ni
iris al la marborda avenuo por klopodi trovi
lokon kun tipika muziko, por danci kaj festeni.
Dum ke ni restis atendante la alvenon de Ivana
biciklante, viroj kiuj stiras taksion rigardis nin,
ĉefe lin, pro stranga kaj fremda aspekto. Li
prenis sandviĉon el la sako de lia biciklo, kaj
dum li manĝis unu el la taksiistoj petis
peceton. Li donis kaj konversaciis pri
biciklado, dum longaj vojaĵoj, k.t.p. La homoj
miris pri li, kaj en iu momento alvenis religian
mencion de unu el ili. Vi sciis ke en tiu regiono,
la plejparto de la homoj estas fervore religiaj.
Kaj mi profitis por traduki ke li ne estas religia
homo. Li lasis do, tre bonan impreson pri
nereligia kuraĝa homo.
Vi povas legi pli pri Kieg en
ĝo de e-bicikla asocio:
http://bemi.free.fr/vikio/
?KiegEichholtz.
^<^0.
Paĝo 2
ATEO
2004
Julio
lntennacia Espenanto-
Simpozio en ia Hustnia
nacia Biblioteko
La 8-an kaj 9-an de oktobro 2004 la
Aŭstria Nacia Biblioteko en kunlaboro
kun Universala Esperanto-Asocio
organizos simpozion okaze de du
Esperanto-jubileoj: la centa datreveno
de la naskiĝo de Lidia Zamenhof (1904
1942) kaj la 75-jariĝo de la Intemacia
Esperanto-Muzeo (IEM, aligita al la
Aŭstria Nacia Biblioteko en 1929).
Prelegos Ulrich Lins (Germanio/Japanio,
ĉefpreleganto), Vilmos Benczik (Hunga-
rio), Wera kaj Detlev Blanke (Germanio),
Heiner Eichner (universitato de Vieno,
Aŭstrio), Alex Kaefer (Aŭstrio), Herbert
Mayer (IEM, Aŭstrio), Claude Piron
(Svisio).
La historio de Esperanto kaj la sorto
de esperantistoj estas firme ligita al la
ĝenerala historia evoluo. Verki historion
de Esperanto signifas verki kadre de la
historio de la mondo. Tion montris
Ulrich Lins per La danĝera lingvo.
Studo pri la persekutoj kontraŭ Espe-
ranto. Esperanto do ne estas io ekzotika
kaj marĝena, kiel foje opinias la ĝenerala
publiko, sed ĝi estas integra parto de
historiaj evoluoj.
Tiu fakto estas la elirpunkto de la
simpozio, kiu pritraktas la destinon de
Esperanto en la politikaj-ideologiaj
Enhauo
Vontoj dc I Pnezidanto _ 2
IDoittas biciklanto _ 2
Fdican Knistnaskon _ 4
Hfnikaj usonanoj pon Humanismo ... 5
Kid esti ekskomunikita _ 9
Kontnau la Diktatuno dc Hlabo _ 11
IDanĉeto kaj infottmoj _ 12
V _ _ _ J
uraganoj de lapasintajarcento, fokusan-
te interalie la atenton al la sorto de Lidia
Zamenhof (murdita en la koncentrejo
Treblinka en 1942) kaj de la Intemacia
Esperanto-Muzeo (fermita en 1938 fare de
la nazioj). Apud tio pritraktiĝos ankaŭ
temoj, kiuj tuŝas la nuntempon: Kia estas
hodiaŭ la situacio de Esperanto en la mon-
do? Kiel aspektas la rilato inter Esperanto
kaj la nunaj politikaj regantoj? Kiel
kondutu la esperantistoj en mondo, kiu
almenaŭ en la publika diskurso ege
malfavoras la ideon de artefarita inter-
nacia helplingvo, sed aliflanke pere de
modernaj teknologioj ofertas novajn
eblecojn?
Laborlingvo dum la unua duontago de
la simpozio estos la germana por la ne-
Esperanta publiko la cetero disvolviĝos
en Esperanto.
Paralele okazos: malfermo de ekspozicio
pri la sama temo en la Internacia Espe-
ranto-Muzeo, prezento de la noveldonita
plena verkaro de Lidia Zamenhof kaj
internacia Cseh-kurso por tutkomen-
cantoj .
Partoprenkotizo: 50,- eŭroj, por stu-
dentoj kaj lemantoj 35,- eŭroj. Aliĝo:
plansprachen@onb . ac . at
Christian Cimpa
Sammlung fr Plansprachen und
Internationales Esperanto-Museum
der Aterreichischen Nationalbibliothek
Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010
WIEN
Tel.: 0043/1/535 5145
Internacia Esperanto-Muzeo
Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010
VIENO.
ATEO
Paĝo 3
Julio
2004
Kvistnaskon Teiiĉan!
Ĉu ne ĝenas vin, ke oni bondeziru vin okaze
de Kristnasko? Nun ŝajnas, ke ĉiuj pauzas en
la batalo pro la vivo, pri ĉiutaga fiagado
favore al sia propra prof ito, kaj ni ĉiuj estas
bonaj, agrablaj kaj ni deziras plej bonon unu
la aliajn, kvankam neniu malsukcesas
rimarki tion, ke plej bono por kelkaj estas
plej malbono por la ceteraj.
Min ja ĝenas tio pri bonaj deziroj punktaj kaj
sezonaj, ĉefe ĉar la okazo estas la naskiĝo
de la Filo de Dio, kiu — senrigarde al tio, ĉu li
estis f ilo de Dio, ĉu tiu ĉu ekzistas, ĉu ne— ni
jam scias, ke li ne naskiĝis en Decembro. La
vera papo je tiuj tempoj, Konstantino la ĉran-
da, Imperiestro de Romio, decidis je la
jarcento 4-a, ke la vintraj festoj, kiujn
romianoj celebris tradicie ĉirkau la solstico
de vintro, la 21-an de decembro, kiam la tago
estas plej mallonga, okazu honore al naskiĝo-
tago de Jesuo de Nazareto. Ni scias, ke je
tiuj tagoj, la Imperiestro decidis, kaj la papo
obeis, ĉar temis pri povo, kiun la eklezio katolika
devis gajni por la estonto. Kaj, ankaŭ, antaŭ tiu
momento kristanoj ne celebris la naskiĝtagon de
Jesuo ĉar ili ne sciis kiam ĝi okazis. Inter alie,
ĉar ili ne legis la Evangelion, kiujn oni ne
pridifinis ĝis du jarcentoj poste. Sed se oni
legas tiun dokumenton zorge, oni vidos, ke
ŝaf istoj dormas sur la grundo, kiam anĝeloj venis
diri al ili, ke la Filo de bio ĵus naskiĝis! Nu, oni
scias, ke en la montoj proksime al Belen' estas
sufiĉe da malvarmo, kaj vintre estas
memmortige dormi tie. Sekve, ne estis vintro,
sed inter marto kaj septembro. Oni kalkulas nun,
ke estis ĉirkaŭ junio.
Sed romianoj ankaŭ ne sciis pri tiuj teknikaĵoj:
ili nur sciis, ke ĉiujare estas festo honore al
Suno, eble festo prenita el kulto al Mitro,
mezorienta diino, kaj ili festumis kaj ne
sindemandis pri la afero. Ni scias, ke la popolo
romia vivis nur por pano kaj spektakloj.
Sekve, Kristnasko estas renoviĝo de pagana
festo, kiun en si mem ateisto ne devus trovi
ĝenanta, ĉar ĝi esta certigilo, ke kristanoj
estas iel ateismaj.
Sed ateistoj kutime estas etikaj personoj, kaj
ne kongruas al tiu etiko, ke oni partoprenu en
ĝeneralan ĝojadon okaze de trompo. Ankaŭ,
estas trompo esenca en tiu bondeziroj, ĉar se
oni deziras feliĉon en kristnasko, oni deziras
ĝin nur dum unu tago, aŭ okaze de unu tago
(kelkajn horojn, fakte), datrevene de io, kio
okazis antaŭ du mil jaroj — pli-malpli, ĉar
kronologio oficiala ankaŭ glitas pri la ekzaktaj
jaroj— kaj aldone, La Bona Nokto aŭ
kristnaska vespero kaj la Kristnaska Tago
estas nur unu aŭ du tagoj, sed kio pri la
ceteraj tagoj? Tial mi preferas bondeziri
feliĉajn vintrajn festoj, kaj al tiu, kiu ne havu
ilin, deziri, ke li aŭ ŝi ankaŭ havu ilin baldaŭ.
Sekve, mi deziras feliĉan vintroferiadon al
vi ĉiuj. Sed ne malsukcesu vidi ĉiuj, ke la plej
bona afero fari por la ceteruloj ne estas
deziri ion ajn, sed labori por aliaj homoj. Ciujn
tagojn.
Kaj mi laboras ĉiun tagon, aŭ preskaŭ, labo-
rante por vi tiel, ke mi sinsekve povas oferti
al vi la Gazetotekon Lanti, kiun vi povas legi
je http://www.gazetoteko.com de antaŭ
kelkaj semajnoj, la 14-a de decembro. Mi
fondis ĝin por profito al novaj kaj aktualaj
esperantistoj, sed honore al pasintaj espe-
rantistoj, kiuj parolas al ni de la pasinto,
of ertante al ni sian sperton kaj agadon.
fleŭua, ctecem&io* 2003
Paĝo 4
ATEO
2004
Julio
Hfttikanaj Usonanoj por hlumanismo
eCe “DetmeUtt
Lastatempe fondiĝis nova grupo de
negraj humanistoj en Usono: Afrikanaj
Usonanoj por Humanismo. La fondinto,
Norm Allen, Jr., laboras ĉe
eldonisto Prometeo, kiu
eldonas humanismajn, ateis-
majn, kaj kontraŭsupers-
tiĉajn librojn kaj la revuojn
Free Inquiry [Libera Enke-
tado] kaj Skeptical Inqui-
rer [Skeptika Esploranto].
En la printempa numero de
Free Inquiry aperis nova
“Afrikan-Usonana Huma-
nista Deklaracio.” En ĝi
menciiĝas diversaj konceptoj
pri la kaŭzoj de la problemoj
de negraj Usonanoj kaj
strategioj por ties eman-
cipigo. Oni bezonas kritikan,
racian, kaj humanecan star-
punkton por pritrakti ĉi tiujn
kaj aliajn problemojn. Car
kleruloj diskutadis la socion
kaj historion el eŭropocen-
trisma vidpunkto, malmultaj
scias la kontribuojn de negroj
al la humanisma tradicio.
Rasismo infiuas la tutan socion, inkluzive
de humanistaj rondoj. Nun oni klopodas
larĝigi la mondbildon de humanistoj kaj
allogi negrajn usonanojn al humanismo.
Historie, la eklezioj estas la plej influaj
institucioj en la negraj komunumoj, kaj
negroj estas fervoraj kredantoj. Pastroj
pretendas havi solvojn por sociaj pro-
blemoj. Malgraŭ multa progreso dum
kelkaj jardekoj, seriozaj problemoj restas
kaj aperas novaj. Oni devas atenti la
neceson de kritika pensado por socia pro-
greso. Oni tro fidis je karismohavaj
gvidantoj. La Deklaracio mencias la
problemojn de nedezirata gravediĝo, mis-
uzon de alkoholo kaj drogoj, ekonomian
progreson, transplantadon de organoj,
memdependecon, kaj unuecon.
La nova organizo celas: batali kontraŭ
rasismo, envicigi afrikocentran pers-
pektivon en tutmondan perspektivon,
agnoskigi la kontribuojn de afrikanoj kaj
afrikdevenuloj al la mondo cele al instigi
ATEO
Paĝo 5
Julio
2004
memestimon inter negraj usonanoj kaj
montri la gravecon de ĉiuj popoloj en la
evoluo de monda civilizacio, instigi
bonan konduton per aplikado de racia kaj
scienca pensmaniero, helpi solvi proble-
mojn per edukado kaj memfido, starigi
memhelpajn grupojn kaj aliajn huma-
nismajn aktivaĵojn por progresigi la negran
komunumon, kaj emfazi la gravecon de
edukado, inkluzive de humanisma
morala edukado kaj kritika
racio.
Nun mi aldonos miajn
proprajnpensojn. Unue, oni
demandos, kial ekzistu
aparta grupo por negroj . Por
respondi tiun demandon
nepras ekzameni du facetojn de
la problemaro: (1) la rilatoj inter
negroj kaj usonaj institucioj, (2)
la rolo de religio en negra socio.
Pro nia historio ekzistas (alme-
naŭ) du apartaj kulturoj: la
blankula kaj negra. Negroj ama-
se partoprenas en la ĝeneralaj usonaj
institucioj dum apenaŭ pli ol du jardekoj.
Eĉ en tiuj situacioj en kiuj blankuloj ne
ekskludas negrojn aŭ eĉ volas inkluzivi ilin
en siaj organizoj, persistas aparteco pri la
spertaro, kulturo, socitavolo, historia
konscio, vidpunkto, pensmaniero, interesoj,
kaj prioritatoj de la du homgrupoj. Por ke
iun interesu io, tio devas havi ian rilaton al
ies vivo, bezonoj, kaj historio. La usona
subkulturo de ateismo kaj humanismo ne
respegulas la kondiĉojn de la negra vivo.
Plue, religio kaj eklezio havas specialan
ligitecon kun negra socio kaj ties
institucia strukturo, pli ol kun eĉ la plej
religia blankula grupo, pro la historio de
sklaveco kaj rasapartigo. Eĉ en laboristaj
blankulaj komunumoj, la eklezio ofte ludas
centran rolon, sed en la negra komunumo,
la eklezio historie estis la sola institucio
kaj bazo por organizado. Dum la sklave-
poko oni organizis eskapojn kaj ribelojn en
negraj preĝkunvenoj kaj eĉ uzis siajn
religiajn kanzonojn kiel sekretan kodon por
plani eskapojn al libero. Dum la rasapar-
tiga epoko, kiam oni ekskludis negrojn el
la profesioj, la universitatoj, kaj ĉiuj
postenoj kaj okupoj krom la plej
malaltaj kaj ŝvitigaj, kaj dum en
la suda Usono negroj ne rajtis eĉ
l pruntepreni librojn el publika
t J biblioteko, la negra eklezio
mk servis kiel la ĉefa institucio
Bpor kleriĝo, profesiiĝo,
J rangaltiĝo, kaj suprenirado
— al la meza kaj (et)burĝa
f klasoj. Tial multaj negraj gvidantoj
kaj eminentuloj devenas el la pasto-
raro. Ankoraŭ aktuale, multaj negraj
politikistoj inkluzive deregistaranoj,
estas pastroj.
La eklezio restas centro de
socia vivo kaj politika organi-
zado d^^la komunumo. Ĝi provizas
strukturon por morala vivo kaj emocia
subteno, kaj estas estimata kiel altemati-
vo ol la haoso kaj senmoraleco de la strat-
vivo.
Estas plua konsiderenda faktoro: en la
preĝejoj de negraj laboristoj kaj kampa-
ranoj, evidentas ke ties speco de krista-
nismo estas afrikareligio de afrikapopolo.
En Usono malsamkiel en aliaj amerikaj
sklavkolonioj, la sklavestroj tute kaj
totalisme detmis la afrikan kulturon de siaj
sklavoj, sed afrikaj kulturaj kvalitoj travivis
en usonaj formoj, kiel plej frapas en
muziko, danco, parolritmo, ktp. La etoso
Paĝo 6
ATEO
2004
Julio
de negra preĝejo ne estas griza, senpasia,
senviva tedaĵo kia troviĝas en multaj
preĝejoj de blankulaj Protestantoj ; male,
oni trovos emocipurigon, spiritajn eksta-
zojn, ekscitan kaj ritmozan kantadon kaj
muzikon: t.e. Afriko travivas en malsama
vesto. Temas ne pri iometa moralisma
masaĝado, sed pri instrumento por
inspirigo, entuziasmigo kaj
kuraĝigo, ne per la nura
koncepta enhavo de biblia
doktrino sed per la kul-
tura formo de esprima-
do kiu estas neelradiki-
gebla. Kompreneble,
tia energio povas esti _
sekularigata, kiel jam^j^^
okazis en muziko kaj
danco.
Finfine, estas la faktoro komuna
al ĉiuj subpremataj popoloj: religio
estas la opio de la homamaso, kiel
skribis Karl Marx. Ju pli da
mizero, ju pli da ekonomia kaj
fizika degenero de negraj *
kvartaloj, des pli ekaperas sur
ĉiu stratangulo novaj etaj kru-
daspektaj preĝej oj .
Kiu ne pripensas la socian kaj
politikan historion kaj realon de la situacio,
tiu neniam sukcesos amase rekruti negrojn
al la ateista kaj sekular-humanista
movado. La ĝisosta burĝeco de la usona
humanista movado, kiu atentas nur la
problemojn de propra etburĝa klaso,
malebligas ties sukceson en negra
komunumo eĉ inter mezklasaj negroj.
Sed ĉu ne iam ekzistis negraj ateistoj,
liberpensuloj, kaj humanistoj kiuj estis
ankaŭ eminentuloj? Jes ja, sed la historiaj
faktoj ne estas ĝenerale konataj en ĉi tiu
prihistorie analfabeta lando. Laplej famaj
tiaj homoj, ekz. la sindikatestro A. Philip
Randolph kaj la verkisto Richard Wright,
vivis en pli frua parto de ĉi tiu jarcento,
kaj agadis ekster la eklezio, kiam
viglis aliaj, sekularaj institucioj:
la laborista kaj so-
cialistamovadoj, al
‘ kiuj ili apartenis.
'Nur kelkaj scias ke
Randolph estis ateisto
- kaj socialisto, kaj oni ne
publikigos tiun fakton, ĉar
ateismo kaj socialismo
estas tabuaj en Usono.
Kiam oni parolas pri la
historio de la negra liberi-
ipl
A
ga movado, oni parolas
plejparte pri la rolo de
pastroj kaj eklezioj, kies
kontribuo plej videblas.
Mi opinias, ke la promoci-
ado de ateismo, liberpen-
. sismo, kaj sekulara huma-
nismo inter negroj estas la
. plej grava bezono de la
ateisma movado en Uso-
no, kvankam malmultaj (eĉ
malmultaj negraj ateistoj)
samopinias. Malkonvenas ke la plej
progresema kaj demokrata forto en usona
socio estas regata de la plej reakciaj kaj
kontraŭdemokrataj mondbildoj kaj insti-
tucioj.
La situacio en la negraj getoj estas pli
malbonaj kaj senesperaj ol en la 1960-oj.
Rasaj interrilatoj estas danĝere malbonaj.
Car Reagan sukcesis detrui la social-
demokratan ideon, mankas kredeblaj ideoj
krom la “novkonservatismo,” t.e. la totala
ATEO
Paĝo 7
Julio
2004
regno de la merkato (kiun regas monopola
kapitalo).
En tia ĉi etoso, kie mankas espero solvi
problemojnper socialdemokrataj rimedoj,
la burĝa naciismo kreskas pli ol iam ajn
inter la negroj, kiujn manipulas la burĝaj
kaj etburĝaj ideologoj, kiuj regas negrajn
komunumojn, plejparte la pastroj. Opor-
tunismaj naciismaj negraj faŝistoj
la antisemitisma islamano Loui
Farrakhan) ricevas multan atenton,
ne nur en negraj medioj, sed nun en
latutlandaj amaskomunikiloj. Antaŭ
nelonge Farrakhan aperis je la
televido plurfoje dum unu semajno,
do mi konkludas, ke la
usona reganta
klaso decidis
uzi lin por plu
malamikigikaj
apartigi la ne-
grajnkajblan-
kulajnlaboris-
tojn. Do oni
havas ion kiu
neniam an-
taŭe ekzistis:
kulto kaj subkul-
turo de faŝismo en
la negra komunu-
mo.
Nun estas la kriza kaj ĝusta tempo
organizi kampanjon por raciaj kaj hu-
manismaj valoroj. Mi konas la fondinton
S-ron Allen kaj vigle subtenas lian
entrenprenon. Lin tiom stimulis miaj ideoj,
ke li invitis min verki ĉapitron por lia
prilaborata, aperonta libro: launua ajna li-
bro pri la historio de uson-negra liber-
pensismo kaj humanismo.
Bibliografia Noto: Aperis la jenaj
ĉi-temaj artikoloj en Free Inquiry, vol. 10,
n-ro 2, printempo 1990: “African-Ameri-
cans for Humanism” [p. 4-5], “An
African-American Humanist Decla-
ration” [p. 13-15], “Rational Centre of
Ghana” [Centra Oficejo por Raciismo en
Ganao] [p. 15], “How much influence can
humanism have on Blacks?”
[Kiom humanismo kapablas
influi je negroj?] de Norm
Allen, Jr. [p. 16], “The quest
for humanist values” [La serĉo
por humanismaj valoroj] de
Ishmael Jaffree [p. 17], “Black
Athena: an interview with Mar-
tin G. Bernal” (pri libro Negra
Atena: La Afrik-aziaj Ra-
dikoj de Klasika Ci-
vilizacio ) [p.
18-22]. Rigardu
ankaŭpluajnar-
tikolojn de
Norm Allen,
Jr. en aliaj
numeroj
de Free
Inquiry :
somero 1989
(vol. 9, n-ro
3): “Humanism in
the Black community” [Humanismo en la
negra komunumo); aŭtuno 1989 (vol. 9
n-ro 4): “Growing toward unbelief’
[Kreskante al nekredo]; vintro 1990 (vol.
10, n-ro 1): “The AfricanAmerican com-
munity needs secular humanism now” [La
Afrikan-usona komunumo bezonas seku-
laran humanismon nun] .
Paĝo 8
ATEO
2004
Julio
Kiel esti ekskomunigita de la Katolika Eklezio
...kaj kion fani, sc oni nc $ukcc$a$
Ekskomuniko estas la sola metodo, kiu
garantias esti ek-
sigita nerevoke-
ble kaj defmitive
de la statistikoj
de la Katolika
Eklezio.
Kial estas dezi-
rinde al iu ajn ateo, kiu estis baptite je sia
plej tenera infaneco, ke oni ne kalkulu lin
aŭ ŝin kiel unu pli el la ŝafoj de Vojtila?
Nu, respondo estas facila: ni ĉiuj scias, ke
Hispanio havas konkordaton kun la Katolika
Eklezio, kaj ke la rilatoj inter ties ŝafistoj kaj
la Ŝtato estas privilegiitaj (oni vidu, ekzemple,
la Hispanan Konstitucion), kaj tiuj inter-
konsentoj el bonvolo kaj larĝa profito baziĝas
je la pruvita fakto, ke pro tio, ke preskaŭ ĉiuj
hispanoj estis baptitaj, (ĉu ili ateas, ĉu ili
dikredas, harekriŝnas. jehovatestas, ĉu iaajnas,
tio pasas senrigardata), la plej multo de
hispanoj estas katolikaj.
Tio signifas, ke tuj post baptiĝo, onia nomo
kaj baptocertigilo estas registritaj por ĉiam je
la arĥivoj de tiuj homoj, kiuj enspezas monon
je via nomo kontraŭ parto de la budĝeto de la
Ŝtato, tio estas, viaj impoŝtoj.
Sed estas du aferoj, kiujn vi povas fari rilate
al rompo de tiu situacio: sukcesi esti eks-
komunigita (la plej efektiva) aŭ apostati (la
plej malkomplika).
Jen malgranda Manlibro de Ekskomuni-
kotanto , kun ideoj, por ke vi uzu ilin. Kaj se vi
ATEO
Paĝo 9
Julio
2004
opinias, ke ekskomuniko ne estas por vi, ni
ankaŭ klarigas al vi kiel apostati.
~ Ellitiĝu frue dimanĉe matene (jes, mi
konsentas, tio ja estas dura!) Prenu termo-
botelon bonkvalita, preferinde tian, kia havas
ŝtopilon tasforman. Plenigu ĝin per varma
ĉokolado, kafo, teo aŭ alia inda trinkaĵo. Metu
ĝin je mansako. Serĉu la plej proksiman — aŭ
plej malŝatatan — preĝejon, kaj eniru la meson
je la deka horo matene, armigita per via termo-
botelo. Kiam la pastro komencu disdoni
hostiojn, vi vicu kaj atendu vian tumon. Kiam
vi ricevu la ostion, ne prenu ĝin per buŝo via,
sed per via mano, tiel, kiel multaj aliaj katolikoj
faras. Nun vi nur devas preni vian botelon,
servi tason da varma ĉokolado, prenu vian
hostion, kaj malsekigu ĝin per la likvido
ĉokolada kaj manĝu ĝin kun evidenta
plezuro fronte al la nazo de la preĝisto.
Estas grave, ke vi mktu poste. Vi estos
ekskomunikigita tuj .
~ Im, ekzemple, al preĝejo Granda
Povo de Seviljo kun ŝildo algluebla
de Sevljo Futbala Teamo (atentu!, ne
tiu de 1' Betisl ), polarojda kamero kaj
reguligita futbalpilko. Senbme, gluu
la ŝildeton je la bmsto de la robo d
Kristo, atentante ne damaĝi la skulp-
taĵon (ĉar ĝi ja temas pri artaĵo!, kaj n
nur estas ekskomunikigotoj, ne van-
daloj, ĉu ne?) Metu la pilkon je la
piedoj de Kristo. Serĉu la pastron, kaj
petu al li, ke li prenu foton de vi apud
la totemo futbala. Vi estos ekskomunikigata
tuj, sed povus okazi, ke ankoraŭ ne...
~ Venu en Katedralon (je mia ekzemplo, tiun
de Seviljo), zorgante, ke tiam diras meson la
episkopo, je memorebla festeno religia,
ekzemple en Pasko; kaj kiam ekestos momen-
to da silento, vi kantu tre laŭte la Himnon de
Riego (kiu, kiel ni ĉiu scias, estas la himnon
oficialan de la Dua Hispana Respubliko, kiam
oni abunde brulis multe da preĝejojn...)
Verŝajne, oni ekskomunikos vin, kaj se ne,
multaj furiozaj dikredantoj linĉos vin kaj vi
povos viziti Dion Patron kaj peti lin mem, ke
li rekte ekskomuniku vin. Kun iom da
bonŝanco, oni ne metos kmcon sur via ĉerko.
~ Ankaŭ je Pasko, venu al Seviljo ( osu ke
arte, mi arma, popoldiraĵo sevilja, signifante,
ke oni ĝojas esti tie). Atendu ĝis Sankta
Sabato, kiam la procesio de la Sankta Entom-
bigo fam sian oficialan vojon, sekvata de sia
bizara sekvantaro, en kiu estas reprezentantoj
de la tri povoj de Hlspanio: preĝistoj, la armeo
kaj politikistoj. Kiam la kardinalo aŭ episkopo
estu proksime al vi, vi levu vian pugnon, kaj
kantu La internacian tiom laŭte, kiom vi
povos. Vi estos ekskomunikita tuj. Se ne, vi
ripetu la aferon dekfoje.
~ Serĉu maldikan, malfortan preĝiston (kio
ja estas malfacile trovi; dika, forta preĝisto
estas malkonvene al vi, pro evidentaj
kialoj). Alproksimiĝu al li senhezite, kaj
dirante nenion, batu lin dufoje. Bati
preĝiston havas egan ekskomunikon.
~ Tiun ĉi estas la plej efektiva
maniero esti ekskomunikita, kaj
ankaŭ estas jam provita je la prak-
tiko kun 100% da sukceso. Sed ĝin
oni povas fari nur je la aparta
cirkonstanco, ke via filino estu sub-
aĝulino (kaj plej bone, se ŝi estas
nikaravga, tre malriĉa kaj inter 8 kaj
9 jaraĝa) estis perfortita de dege-
nerito, kaj iĝis gravedigita. Serĉu
kuraciston, kiu abortigu ŝin, ĉar la
infanino jam suferis sufiĉe da traŭmo,
kaj ankaŭ ŝia vivo estas en danĝero. Gajnos
ekskomunikon tujan vi, via edzino, via fllino
kaj la doktoro. Sed ne la perfortisto, ĉar porkoj
estas filoj de dio.
Se vi konsideras, ke la afero esti eks-
komunikita estas tro komplika kaj malinda por
vi, ankaŭ estas la dua opcio: apostato. Ni
parolos pri tio venontfoje.
Paĝo 10
ATEO
2004
Julio
Kontitaŭ \a Dikta-
toncco dc Ulabo
de Ae&Ko-
et aKftatiKpva, tiKctctĥo t%Kctuĥie
/G. ‘DcfKKiK
[...] Tute evidente kaj nedisputeble, nun-
tempe ni ne povas meti nian kontraŭreligian
propagandadon ĉe la nivelo de senpera batalo
kontraŭ Dio. Tio ne sufiĉus por ni. Ni
elradikigas mistikismon per materiismo,
unuavice per larĝigo de la kolektiva sperto de
la homamasoj, instigante ilian aktivan influon
je socion, larĝigante la horizonton de ilia
pozitiva scio, kaj baze de ĉi tio ni batu ankaŭ
laŭnecese kontraŭ religiaj antaŭjuĝoj.
[...] Kiel junulo Marx diris: «la kritiko al religio
estas la bazo de ĉia cetera kritiko.» Kiusence?
Tiel ke religio estas speco de fikcia scio pri la
universo. Ĉi tiu fikcio havas du fontojn: la
malforteco de la homo rilate al naturo, kaj la
malkohereco de sociaj rilatoj. Timante
naturon aŭ ĝin ignorante, povante analizi
sociajn rilatojn aŭ ilin ignorante, la homo en
socio celis kontentigi siajn bezonojn per
kreado de fantazioj, dotante ilin per imagita
realeco, kaj surgenuiĝante antaŭ propraj
kreaĵoj. La bazo de ĉi tiu kreado estas la
praktika bezono de la homo orienti sin, kiu
siavice devenas de la kondiĉoj de la lukto por
ekzisto.
Religio estas provata adaptaĵo al medio por
sukcesi je la lukto por ekzisto. En ĉi tiu
adaptaĵo estas praktikaj kaj taŭgaj reguloj. Sed
en ĉi ĉio intermiksiĝas mitoj, fantazioj,
superstiĉoj, nereala scio.
Kiel la disvolvo de kulturo estas la aku-
mulado de scio kaj lerto, tiel la kritikado al
religio estas la bazo por ĉia cetera kritikado.
Por malŝtopi la vojon por ĝusta kaj reala scio,
necesas forigi fikcian scion. Ĉi tiu propozicio
validas nur kiam oni konsideras la demandon
kiel tuton. Historie, ne nur je individuaj kazoj
sed en la evoluo de tutaj klasoj, realaj scioj
intermiksiĝas diversforme kaj diversproporcie
kun religiaj antaŭjuĝoj. La lukto kontraŭ iu
religio aŭ religio ĝenerale kaj mitoj kaj
superstiĉoj, kutime sukcesas nur kiam tiu
religia ideologio konfliktas kun la bezonoj de
iu klaso en nova socia medio. Alivorte, kiam
la akumulado de scioj kaj la bezono de scioj
ne kongruas kun la strukturo de la nerealaj
veroj de religio, tiam unu frapo per kritika
tranĉilo kelkfoje sufiĉas, kaj la ŝelo de religio
defalas.
[...] La tuta aboligo de religio estos atingita
nur kiam ekzistas plene evoluigita socialisma
sistemo, t.e., teknologio kiu liberigas la homon
el ĉia malnobliga dependeco je naturo. Tio
atingeblas nur en sociaj rilatoj kiuj estas
liberigitaj el mistero, kiuj estas tute klaraj
kaj kiuj ne subpremas homojn. Religio
tradukas la kaoson de naturo kaj la kaoson de
sociaj rilatoj en la lingvon de fantaziaj imagoj.
Nur la aboligo de surtera kaoso povas fmi por
ĉiam ties religian reflekton ....
[Ĉi tiu teksto estas ĉerpita el parolado «Le-
ninismo kaj Laboristaj Kluboj» je la 17-a de
julio 1924. Anglalingvanoj povas trovi ĝin en
Problems ofEverydayLife and Other Writ-
ings on Culture and Science (New York:
Monad Press, 1973.)]
fT .: 9(e aperas ci tie Congaj -priskriboj cCe spedfaj
faktoj kaj rimedoj riCataj aC Ca tiutempaj kondicoj de
kamparana, neevoCuinta, novsovetia socio. Sed
ankaŭ tiuj partoj de Ca tuta tekjto redefigas Ca
grandan kpntraston inter Ca metodoj de ‘Trockij kaj
de StaCin pri agmaniero kaj popoCkCerigo pri redgio
kaj ateismo.La emfazojn en ci tiu teksto aCdonis mi,
car nuntempe manko de scienco kaj teknoCogio kaj
rezuCtaj supersticoj pri naturo ne estas pCu grava
proSCemo en industriigitaj Candoj. ‘ReCigio restas kaj
ec pdfortiĝas, ankaŭ en Sovetunio kaj orienta
(Eŭropo,ĝustepro mistifiko kpj maCkpntentiga stato
de sociaj riCatoj. Unuaprioritate, nuntempaj ateistoj
devas kpmpreni tion.
Fonto: Trockij, Leono [Trotsky, Leon]. “E/
Kontraŭreligia Propagando”, el anglalingva
traduko tradukis R. Dumain, Ateismo 3: 1-3(7-
9), januaro-septembro 1991, p. 20-21. Traduko
devenas de anglalingva kompilaĵo Problemoj
de Ciutaga Vivo kaj Aliaj Verkoj pri Kulturo
kaj Scienco.
ATEO
Paĝo 11
A foiCTVIA
o de ATEO
urgan
REDAKCIO: Poŝtkesto 4461,
E30080 MERCIA,
HISPMIO
Retskrlbu al
jesuo@ono.com
GRAVAJNOTOJ:
1 Ne subskribitajn artikolojn
verkis la redaktoro.
2 Oni povas reprodukti arti-
kolojn, kondiĉe ke oni citu la
originon.
3 Ni ne korespondos pri nepetitaj
artikoloj. Tamen, ni klopodos
publikigi ĉiun artikolon kies
enhavo estas interesa kaj ne
mis-traktas iun ajn personon.
Prezidanto: Claude Nourmont, el
Luksemburgio.
Vizprezidanto: Neil Blonstein, el
Usono.
Sekretario: Helga Rapley, el Francio.
Kasisto: Dieter Rooke, el Svislando.
Helpanto
pri specifaj taskoj: Anna
Lowenstein, el Italio.
Redaktoro: Jesuo de las Heras , el
Hispanio.
4 Pri la enhavo de la artikoloj
respondecas la aŭtoroj mem,
ne la redakcio.
Kovrilo: Samideanoj Civi kaj
Nourmont dejoras ĉe la atea budo
dum la Universala Kongreso de
Svedio.